Discussion:
[esperantodk] Novjara Renkontiĝo (NR) en Wiesbaden, apud Frankfurto, 27-a de dec. 2018 ĝis 3-a de jan. 2019
Louis v Wunsch-Rolshoven lu.esperanto@gmx.de [esperantodk]
2018-07-17 15:14:20 UTC
Permalink
Saluton!

La 17-a Novjara Renkontiĝo (NR) ĉi-jarfine okazos de la

27-a de decembro 2018 ĝis 3-a de januaro 2019,
ĵaŭdo ĝis ĵaŭdo

en Wiesbaden, samtempe kaj samloke kun la 10-a NIS, la programo por junuloj.

NR do ĉi-foje estos proksime de Frankfurto ĉe Majno.
Jen la informa paĝo <http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr> kun
la aliĝilo <http://www.esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo>.

Aliĝis intertempe jam 72 homoj el ok landoj, 40 el ili el eksterlando,
25 junuloj kaj infanoj.
http://www.esperantoland.org/nr/partoprenantoj_nr17.php

Se ankaŭ vi ŝatos partopreni, eble aliĝu ĝis venonta lundo, 23-a de
julio, fino de la aktuala aliĝperiodo.
Jen la aliĝilo, http://esperantoland.org/nr/alighilo.shtml#alighilo .


Internacia etoso, prelegoj, kursoj, koncertoj, ekskursoj...

Multaj kaÅ­zoj por veni kaj reveni al NR/NIS... :-)

Ĉu vi ŝatos festi kun ni novjare en internacia rondo?
Do venu al la venonta NR!

Ĉion bonan al vi, belan someron
kaj esperinde ĝis revido dum NR/NIS
<http://www.esperantoland.org/nr/index.shtml#nr>,

por la organiza teamo de NR/NIS

Lu Wunsch-Rolshoven

EsperantoLand
http://www.esperanto.land

(La traduko en la germanan kaj la NIS-paĝo ankoraŭ ne pretas, do uzu
ankoraŭ la NR-paĝon en Esperanto.)
--
Lu Wunsch-Rolshoven

Tel. +49 - 30 - 685 58 31
+49 - 173 - 162 90 63

EsperantoLand
Internaciaj ferioj
http://www.esperanto.land

Novjara Renkontiĝo (NR)
Novjara Internacia Semajno (NIS)

Libroservo
Amaskomunikilaj kaj publikaj rilatoj
por GEA kaj EsperantoLand
Loading...