Discussion:
[esperantodk] INFORMITALE 231 Ĉu vi iam kongresis en monda heredaĵo de la homaro? Itala Kongreso de Esperanto, San Marino, 18-25/08/2018
Ufficio Stampa - Federazione Esperantista Italiana stampa@esperanto.it [esperantodk]
2018-06-25 11:58:55 UTC
Permalink
*********************************************************
INFORMITALE 230
Oficiala inform-servo de Itala Esperanto-Federacio

Ĉu vi iam kongresis en monda heredaĵo de la homaro? Rapidu por ne
maltrafi la dat-limon.

La dat-limo por aliĝi al la Itala Kongreso de Esperanto laŭ la kotizoj
validaj ĝis la 31-a de majo estas la 30-a de junio. Ne demandu vin
kial, simple profitu la aferon. Iru al
http://kongreso.esperanto.it/85/ kaj aliĝu.

Vi ne nur havos ĉion, kion vi trovas en internaciaj kongresoj (rigardu
la programon) sed vi ankaŭ kongresos en monda heredaĵo de la homaro,
interne de ĝi. Fakte la ĉefa informanto de ĉi tiu epoko, vikipedio,
diras pri nia kongresurbo:

San-Marino (oficiale: Respubliko San-Marino, itale: Repubblica di San
Marino, kromnomo en la itala: La Serenissima, laÅ­ PIV la serenega)
estas unu el la plej malnovaj ekzistantaj respublikoj en la mondo kaj
la sola ŝtat-urbo plu ekzistanta, simbolante gravan etapon por la
evoluo de la demokratiaj modeloj en EÅ­ropo kaj en la tuta mondo. Ekde
2008 la historia centro de la urboj San Marino kaj Borgo Maggiore
estas agnoskataj kiel monda heredaĵo de Unesko.

Ĝia historia origino situas antaŭ la mezepoko, kun ĝia fondiĝo en la
jaro 301 fare de la sanktulo Sankta Marino.

Do venu kunigi la mezan epokon de San-Marino kaj la estontan epokon de
Esperanto.

La LKK

*********************************************************
Informitale
Itala Esperanto-Federacio - <***@esperanto.it>
Itala Esperantista Junularo - <***@esperanto.it>
via Villoresi, 38 I-20143 Milano - Tel+fax +39 02 58100857
http://www.esperanto.it/

Loading...