Discussion:
[esperantodk] Fwd: Fwd: TEJO-Galerio dum IJK kaj UK
Mia Nordentoft mia.nordentoft@dejo.dk [esperantodk]
2018-06-15 18:04:21 UTC
Permalink
On Friday, June 15, 2018 at 3:42:15 PM UTC+2, Konstanze wrote:

Saluton al ĉiuj el la TEJO-estraro!

Ĉi jare, la estraro ŝatus organizi galerion kun ĉiuj gravaj agadoj
de la akademia jaro 2017-2018, kaj ĝin montri dum UK kaj IJK. Por
tion realigi, ni bezonas VIAJN kontribuojn!

Sendu al ni la informojn kaj fotojn pri viaj mirindaj agadoj kaj ne
maltrafu la ŝancon havi specialan posteron de VIA landa sekcio aŭ de
via specifa agado dum la plej grandaj eventoj de la jaro. Kaj landaj
sekcioj kaj junularaj grupoj povas ekde nun plenigi la formularon
kaj kunpartigi kun ni sian mojosecon.

Jen la formularo:

https://docs.google.com/forms/d/1FD21zBN8x5OeTfzfFSgDkBEP6o4U2gmI8T2AgsV8IBo/edit

<https://docs.google.com/forms/d/1FD21zBN8x5OeTfzfFSgDkBEP6o4U2gmI8T2AgsV8IBo/edit>

Kaj jen ekzemploj de agadoj, kiujn ni ŝatus kolekti:
- junularaj aranĝoj tutmonde, novaj kaj malnovaj (JES, IJF, KS...)
- internaciaj projektoj (interŝanĝprogramoj, Erasmus+)
- lokaj kursoj, starigo de loka grupo
- kreado de lernmaterialoj, trejnadoj, videoj kaj alispecaj materialoj
- partopreno en eventoj en delegacio de TEJO
- komisiona laboro kaj estrara laboro
ktp.

Alŝutu ĉiujn fotojn, logoojn kaj grafikajn materialojn al Wetransfer
kaj sendu la ligilon al ***@tejo.org <javascript:> :)

*La limdato por sendi ĉiujn informojn kaj fotojn estas la 1a de julio.*

Plej amike,
Tuŝka

Loading...